Esperanto Pan Tadeusz.pdf

(10722 KB) Pobierz
SINJ ORO TADEO
BU
LA LASTA ARMITA rOSEDOPRENO EN LITTO
NOBELARA HISTORIO
DL LA JAROJ 1811 KAJ 1812
EN DEKDU LIBROJ \TRSE
ADAM
MICKIEWICZ
SINJORO
TADEO
ESPER ANTA
TRADUKO
DE
A N TO N I
GRABOWSKl
P G L A E S P E R A N T O -A S O C IO
V A R SO V IO 1986
ADAM
M IC K IE W IC Z
B a r e l i e f o d e D a v i d d ’A n g e r s e l l a j a r o 1829
ANTAŬPAROLO
AL
LA
DUA
ESPERANTLINGVA
ELDONO
En ia kuranta jaro forpasas cent jaroj post la morto
de Adam Mickiewicz (1798— 1855), la plej granda
poeto, kiun havis la pola popolo, kreinto, kies vivo
kaj verko nedisigeble interplektiĝis kun la sorto kaj
batalo de lia patrujo. Lia poezio per ĉiuj fibroj
elkreskas el amo al la gepatra tero, el sopiroj kaj
aspiroj de la pola popolo al libereco kaj justeco.
Samtempe ĝi estas poezio la plej internacia, ĉar ĝi
esprimas la plej noblajn ideojn de la epoko, en kiu
vivis kaj kreis Mickiewicz. Li deklaras sin por pro-
greso de la homaro kaj por tiu ĉi progreso li batalas
per ĉiu verso. Per laboro de la koro kaj penso, per
potenco de la talento, per sia tuta vivo, kiu estis
senĉesa vagado al libereco kaj beleco, suprenleviĝis
Mickiewicz sur pintojn de senmorteco.
Li estis inspirita poeto de frateco kaj amo inter la
popoloj, nehezitebla heroldo de novaj rilatoj inter la
nacioj, bazitaj je la reciproka interkompreniĝo, ami-
keco kaj paco. Li malamis despotismon kaj superfor-
ton kaj kontraŭis ilin per vorto pasia kaj impeta:
de la junula Odo
al la juneco,
saturita per la nobla
patoso de batalo kontraŭ malbono kaj malnobleco de
v
Zgłoś jeśli naruszono regulamin